Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bonan_vesperon_drinkejestrino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bonan vesperon, drinkejestrino

Teksto 1

Bonan vesperon, drinkejestrino,
ĉu estis ĉe vi mia knabino? Ej, knabino!

Estis ĉi, estis, ĉe l‘pordo staris,
sed iri danci ŝi ne kuraĝis. Ne kuraĝis!

Se dancus kun ŝi knabo alia,
tuj lin regalus bastono mia. Ej, bastono!

Lasu ripozi vian bastonon
iru dancigi vian knabinon! Ej, knabinon!

Teksto 2

Mi salutas vin, moŝta drink-mastrin’,
ĉu ne estis jam ĉe vi amatin’, mia amatin’?

Estis, estis ŝi, staris ĉe la pord’
danci timis ŝi, iris for sen vort’, iris for sen vort’.

Mi bategus lin per ĉi man-hakil’,
se dancigus ŝin krom mi ia vir’, krom mi ia vir’.

Ne permesos mi bati per hakil’,
dancamanta hom’ [: dancu en trankvil’ :].

bonan_vesperon_drinkejestrino.1290547545.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)