Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bonan_vesperon_drinkejestrino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bonan vesperon, drinkejestrino

Teksto

Bonan vesperon, drinkejestrino,
ĉu estis ĉe vi mia knabino? Ej, knabino!

Estis ĉi, estis, ĉe l‘pordo staris,
sed iri danci ŝi ne kuraĝis. Ne kuraĝis!

Se dancus kun ŝi knabo alia,
tuj lin regalus bastono mia. Ej, bastono!

Lasu ripozi vian bastonon
iru dancigi vian knabinon! Ej, knabinon!

Melodio

dodo reTi So o soso rifa so o
fafa rido ri i rere doTi So o so fa ri re do o

bonan_vesperon_drinkejestrino.1290916138.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)