Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Aŭstralia popolkanto. Estas kanto de malvolantaj enmigrantoj…
Adiaŭ, Anglujo, por ĉiam,
adiaŭ, amikoj, al vi,
adiaŭ, la fama juĝejo,
kie ofte klient' estis mi.
Refreno:
Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi,
kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-ej,
Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi,
jen ni iras al Botani Bej.
Dum jaroj dek kvar mi limiĝos
en fora karcerkoloni',
ĉar viron en strat' mi renkontis
kaj horloĝon mi ŝtelis de li.
Refreno
Nu junaj gedukoj, atentu,
aŭskultu tre zorge al mi,
nur viajn propraĵojn vi tuŝu,
alie vi loĝos ĉe mi!
Refreno