Uzantaj iloj

Retejaj iloj


britas_alte_de_abi

Brilas alte de abi’

MuzikoMelodio de: Høit fra Træets grønne Top
TekstoP. Faber

Teksto

Brilas alte de' abi'
la kristnaska gloro.
Nun ekdanci volas ni,
kantu ni en ĥoro!
Man' en mano dancu ni,
ne frandaĵojn tuŝu vi.
Ni unue dancu,
poste ni ekmanĝu!

Jen infanoj bone vi
ĉirkaŭ l’ arbo iras,
nun donacon tie ĉi
Sinjo jam akiras.
Vi nur mem elpaku ĝin!
Ne tro streĉu, gardu vin!
ke en via mano
mortas ne l’ infano.

Tiun branĉon kun tambur'
Petro ŝatas tiom,
se li preterpasas nur,
tuj li haltas iom.
Laŭ dezir' ekhavos vi,
se nur povas fidi mi,
ke tamburas vi ne,
ĝis ni kantos fine.

Nun la danc' lacigis min
vi ne pli ricevas.
Jam kuiras la patrin',
ŝi regali devas.
Tiun ĉi monujon mi
tial donas nun al ŝi.
Daŭras la kristnasko
tute ĝis la pasko.

britas_alte_de_abi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)