Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxasista_vivo

Ĉasista vivo

Teksto

Ek for al gaja ĉasado
en verda erikej'.
Aŭrora sunbrilado
eklumas bele plej.
La birdoj de 1' arbaro
jam kantas kun fervor,’
sur vasta la kamparo
belega granda ĥor’.

Refreno:

Tridihejo, di he jo,
di hedi, hedijo, tridijo
hejo, di faejo,
di tridijo, tridijo.

Matene la ĉasisto
alvenis dum esplor'.
Vidante la bestaron
raviĝis lia kor'.
Sovaĝaj monto-kaproj
alvenas par' kun par',
La hirta nigra apro,
la cervo kun kornar.’

Refreno

Ĉasista nobla vivo,
ho mia korplezur'.
Sur verda alpdeklivo
en dia la natur'.
Se krakas la pafado
tra osto kaj medol’,
Ĉeestas mi ĉasante
al cerv’ kaj kapreol'.

Refreno
cxasista_vivo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)