Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxi_tiu_tag

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉi Tiu Tag'

MuzikoKajto
Esperanta tekstoKajto
Originala plenumoKajto

Teksto

Ĉi tiu tag' normala ŝajnas tutordinara.
Sed, opinias, jes mi scias ĝi vere estas ne.
Ĉimatene vekiĝante mi klare sentis tuj,
Ĉi tiu tag' estas la mia, pleniĝis mi per ĝu'!

Refreno:

Ĉi tiu tag' (Superba tag') estas donac' por vi kaj mi
Ĉi tiu tag' (Bela tag') ege min ravigas ĝi
Ĉi tiu tag' (Perfekta tag') min konstatas kun aprec'
Ĉi tiu tag' (Selekta(?) tag') unika en la etendec'
Kia tag', ĉi tiu tag', ĉi tiu tag', kia tag' (2-foje)
Kia elektika(?) grandioza tag'!

La hieraŭa tago estas histori',
kaj la morgaŭa tago simple estos iluzi'.
Dank' al de la nuna tag' la positiva energi',
kontentas, feliĉas kaj bone fartas mi.

Refreno

Ne en la futuro, ne en la pasintec',
ĉi tiu tag' nur estas nun, hodiaŭ estas fest'.
La nuna tag' promesas esti intriga aventur'.
Do, mi intencas perdi ĝin kun humuro kaj plezur'!

Refreno

Estas vere nekredeble kun mi rovidas(?) mi.
Ke hodiaŭ mi travivas la tagon de mia viv'.
Estas mirakla speciala raraĵ'.
Al mi okazas nun unika festa tag'.
Hiperderpip'! Hura! (3-foje)

Refreno

--- Rimarko: Vortoj kun (?) aldonitaj je la fino de ili, mi ne certas kion ili devas esti. Bonvolu korekti ilin se vi povas aŭdi la vortojn. (projekto por IJK 2024) Giulio Dioguardi 16.07.2024 16:22

cxi_tiu_tag.1721730584.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 23.07.2024 10:29 de giudio