Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dankon_al_la_vivo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dankon al la vivo

Muziko, originala teksto, originala plenumoVioleta PARRA
Originala titolo Gracias a la vida
Tipotraduko

Tre fama kanto, iomete adaptita en la esperanta traduko.
Ĝin kantis ankaŭ Joan Baez, Maria Dolores Pradera, U2, Mercedes Sosa, Elis Regina, Colette Magny kaj Maria Farandouri, Florent Pagny, ktp.

Traduko 1

Esperanta tekstoFrancesco PIGNATELLI

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis okulojn kaj kiam malfermas
ilin distingas mi nigron de blanko
kaj en alta ĉielo nokton stelplenan
kaj en granda amaso viron al mi karan.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la sonon kaj la skribkapablon
kune kun la vortoj pensataj plengorĝe
filo panjo amiko lum' kaj esperanto
kaj l' anima vivo de mia granda amo.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis flugilojn al miaj piedoj lacaj
per ili vizitis mi marojn kun landoj
urbojn dezertojn arbarojn kaj montojn
kaj la straton vian, la korton, vian hejmon.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la koron kiu forte pulsadas
kiam miras mi fruktojn de l' cerebro homa
kiam miras mi bonon disde la malbono
kiam miras mi la fundon de rigard' via klara.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la ĉielon kaj sub volvo ĝia
matene vespere kantas fringeloj
paseroj kardeloj hirundoj kaj griloj
kaj la dolĉa voĉo de mia vir' amata.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la ridon kaj ĝi donis ploron
mi tiel distingas de l' ĝojo doloron
la du elementojn naskantajn mian kanton
kaj la kanton de vi mem kaj mian saman kanton
kaj la kanton de ĉiuj, ĝi estas mia kanto.

Traduko 2

Esperanta tekstoFranko LUIN

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la du okuloj, kies vidkapablo
helpas min distingi nigron de la blanko
kaj la stelojn brilajn en la ĉielalto
kaj l'amaton mian en la homamaso.

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la du oreloj, kies aŭdovasto
kaptas tagon, nokton, grilojn kaj birdkantojn,
batojn kaj turbinojn, bojojn kaj pluvfalojn
kaj la voĉon mildan de la koramato.

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la voĉdonaco kaj la literaro,
kiuj donis vortojn al la pensimago,
panjo, amiko, frato kaj la luma pado,
kiun laŭiras lante la amata paŝo.

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la longaj vojoj kaj la piedlaco.
Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj,
bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj
kaj al via domo, korto kaj loĝstrato.

Dankon al vi vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la kor' sentema al la homaj agoj.
Tremas ĝi vidante homajn cerbumaĵojn,
tremas ĝi vidante la malbonovaston,
tremas ĝi vidante vian okulklaron.

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la rid' kaj ploro, kiuj pro la kvanto
distingigas ĝojon de malĝojoplanto,
tiujn du enhavojn de ĉiu mia kanto
kaj de via kanto, tutegala kanto,
kaj de ĉies kanto, tiu sama kanto.

Traduko 3 (laŭ 1 kaj 2)

Esperanta teksto:Francesco Pignatelli / Franko Luin / Marion Bélisle

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis okulojn kies vidkapablo
ebligas distingi la nigron de l' blanko
kaj en alta ĉielo la nokton stelplenan
kaj en homamaso la viron al mi karan.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la voĉon kaj la literaron,
kaj per ili vortojn al la pensimago,
filo panjo amiko lum' kaj esperanto
kaj l' anima vivo de mia granda amo.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis piedojn kaj la longajn vojojn.
Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj,
bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj
kaj al via domo, via korto, via strato.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la koron kiu forte pulsadas
kiam vidas mi la fruktojn de la cerboj homaj
kiam vidas mi la bonon tiel for de l' malbono
kiam vidas mi la fundon de l' okuloj viaj.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la ĉielon kaj sub volvo ĝia
matene vespere kantas fringeloj
paseroj kardeloj hirundoj kaj griloj
kaj la dolĉa voĉo de mia koramato.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la ridon kaj ĝi donis ploron
mi tiel distingas de l' ĝojo doloron
la du elementojn naskantajn mian kanton
kaj la kanton de vi mem, tute saman kanton
kaj la kanton de ĉiuj, kiu estas mia kanto.

Eksteraj ligoj

dankon_al_la_vivo.1587488218.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)