Uzantaj iloj

Retejaj iloj


deziro

Deziro

Aŭtoras Bulat OKUĜAVA, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Teksto

F C
Jubilu ni sen ĝen',
C7 F
Admiru tutan mondon,
Dm Gm
Bombastajn vortojn ne
A7 Dm
Evitu en respondoj.

Parolu sen moder'
Al ĉiuj komplimentojn,
Ja ili estas de
Feliĉa am' momentoj.

Sopiru ni sen ĝen',
Kaj ploru, sed sincere,
Aŭ kurte, au eĉ sen
Limigo - laŭ prefere.

Ne atribuu ni
Signifon al la klaĉoj,
Ĉar amo en anim'
Najbaras kun amaĉo.

Kompreni ĉiujn ni
Je duonvorto provu -
Kaj post eraro ne
Eraros vi denove.

Do vivu ĉiam ĝoj',
Indulgo kaj ĝentilo,
Tiom pli, ke nia voj' -
Tro kurta kaj fragila.

deziro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)