Uzantaj iloj

Retejaj iloj


diskutejo:kiu_gxojon_sentas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Titolo

Mi iomete miras ke ĝi estas priskribita kiel “slovaka popolkanto”, ĉar laŭ mia scio la originala versio estas en la angla “If you're happy and you know it” ( = se vi feliĉas kaj vi konscias tion).

En la slovaka ni nomas la kanton “Keď si šťastný, tlieskaj rukami” ( = se vi estas feliĉa, aplaŭdu per manoj) -- ne estas sufiĉaj silaboj en la slovaklingva teksto por mencii “konsciadon pri tio”, do tio entute ne aperas en la teksto.

Cetere, la “originala titolo” donita en tiu ĉi vikio ne estas lingve ĝusta -- ĝi estas miksaĵo de la slovaka kaj ĉeĥa.

Ĉu iu povas konfirmi ĉu la anglalingva versio estas originala aŭ ĉu slovaklingva aperis sendepende de ĝi? Ĉiukaze la originala titolo certe devus ne esti “Máš-li radost a vieš o tom”, sed aŭ “If you're happy and you know it” aŭ “Keď si šťastný, tlieskaj rukami”. --- Marteno MINIĤ 2015/06/23 13:38

traduko de Gregor Markič

Se vi ĝojas laute sonu la manfrap'
Se vi ĝojas laute sonu la manfrap'
Vian ĝojon vi scianta
montru per la fac' ridanta
Se vi ĝojas laute sonu la manfrap'

Se vi ĝojas laute batu per la pied'
Se vi ĝojas laute batu per la pied'
Vian ĝojon vi scianta
montru per la fac' ridanta
Se vi ĝojas laute batu per la pied'

Se vi ĝojas laute kriu “Jes hura!”
Se vi ĝojas laute kriu “Jes hura!”
Vian ĝojon vi scianta
montru per la fac' ridanta
Se vi ĝojas laute kriu “Jes hura!”

Se vi ĝojas laute faru ĉiujn tri
Se vi ĝojas laute faru ĉiujn tri
Vian ĝojon vi scianta
montru per la fac' ridanta
Se vi ĝojas laute faru ĉiujn tri.

diskutejo/kiu_gxojon_sentas.1743028687.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 26.03.2025 22:38 de gregor.markic_gmail.com