Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Mi proponas verki leteron por disvastigi ĝin tra e-aj dissendlistoj por voki atenton al nia kantaro. --- Aleksej KUZNECOV 12/02/2008 06:49
Saluton, karaj geamikoj!
Tempo pasas kaj reta esperanta kantaro-vikio daŭre kreskas. Ĝi ekzistas dank'al kunlaboro de multaj esperantistoj el diversaj mondopartoj.
Estas fiere por ni diri, ke kvanto de kantotekstoj en la kantaro fine de 2007 superis 800! Inter lastaj aldonaĵoj estas plena albumo de Supernova, Inspiro, Daniel HADDAD kaj kantoj el japana kasedo Antaŭ du jaroj.
La kantaro kreskas ne nur nombre, sed ankaŭ teknologie. Post transiro al pli moderna vikiejo DokuWiki ĝi havigis novajn trajtojn, ekz. etikedoj, pere de kiuj nun eblas aŭtomate kategoriigi paĝojn. Viki-uzantoj nun havas personajn paĝojn en la kantaro. La vikiejo iĝis pli sekura kaj belaspekta.
Plej lasta kaj revolucia novaĵo estas integreblaj filmetoj de YouTube kaj Overstream. Nun vi ne nur povas trovi tekston de ŝatata kanto, sed eble tuj vidi ĝian plenumadon, sekvi muzikon, rigardante tekston kaj kunkanti Vero estas, ke da tiuj filmetoj nun ne estas multe, sed ekzistas alternativa varianto - krei subtitolojn al tradukitaj kantofilmoj pere de Overstream. Rezultiĝas kvazaŭ reta karaokeo. Startan kolekton de kantoj kun filmoj vd. tie.
La kantaro ĉiam bonvenigas kantemulojn kaj muzikŝatantojn. Venu al la kantaro, trovu viajn plej ŝatatajn tekstojn. Eble vi deziros ion korekti, aldoni aŭ proponi. Uzu nian gastlibron por skribi viajn opiniojn kaj dezirojn libere.
Dankon pro via atento!
Amike kaj kunlabore,
internacia teamo kantaristoj
Karaj, kiu emas desegni estus bone pripensi originalan aspekton de la kantaro kaj ĝian simbolon. Mi elektis tiun (pinte-live) sed nure por okupi la lokon por simbolo. Ĉu vi havas ideojn? --- Aleksej KUZNECOV 02/04/2007 07:06
Mi notis, ke starta paĝo en IE aspektas terure. Tio okazas, ĉar estas uzataj markiloj %%
Antonio, musklaku al suba (posta de sekcio) ligo! --- Aleksej KUZNECOV 16/04/2007 06:24Ha, mi komprenas! La butonligo por redakti iun sekcion troviĝas je ties fino. Hm, mallaw la kutima aranĝo de Vikio. Tio estas eco de DocuWiki, ĉu? Iel ajn, mi bedawras. Se la paĝaro similas vikion eĉ ĝis la paĝfono, oni atendus ke ĉio estus vikia. (Same pri klinstrekoj anstataw apostrofoj por kursivo k.t.p.)
--- António Martins-Tuválkin 16/04/2007 21:56Jes, ĝi estas instrumento de la vikiejo aŭ parto de ties vikipedi-aspekta ŝelo. Eble oni povas tion ŝanĝi, sed nun mi ne scias kiel. --- Aleksej KUZNECOV 18/04/2007 13:24