Uzantaj iloj

Retejaj iloj


diskutejo:tradukitaj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Aktualigo de tiu cxi pagxo

Ligante al la kategoriaj paĝoj pri ĉiu lingvo, mi konstatis ke pluraj sublistoj de tiu ĉi paĝo estas neaktualaj. Nemirinde, ĉar tiu ĉi bezonas “manan” aldonon, ne aŭtomate aktualiĝas kiel kategoria paĝo.

Pro tio ke ne estas iu vera avantaĝo havi ĉiujn titolojn en unu paĝo, mi proponas redukti la enhavon de tiu ĉi paĝo al listo de lingvoj, kiu ligu al ĉiu fontlingva kategoria paĝo.

--- António Martins-Tuválkin 17/04/2007 15:18

Propona nova sxablono por tradukajxoj

Mi proponas iom alian ŝablonon por kantoj kiuj uzas jam ekzistantajn melodiojn, ĉar ne ĉiuj estas samtipaj tradukoj/adaptoj:

MuzikoNomo FAMILINOMO
Esperanta tekstoNomo FAMILINOMO
Esperanta plenumoNomo FAMILINOMO
Tipotraduko / adapto / nova teksto
Originala plenumoNomo FAMILINOMO aŭ Grupo
Originala tekstoNomo FAMILINOMO

Laŭ mi “traduko”, “adapto” aŭ “nova teksto” estas grava distingo (eĉ se ofte ne klaras inter “traduko” kaj “adapto”), kaj jam enestas la vikion kazoj de ĉiuj ebloj en tiu ĉi gamo.

Krome mi proponas ke “kantas” iĝu “plenumo”, paralele al “teksto” kaj “muziko”. (Eblus male koherigi, per “verkis” kaj “koponis”, sed per substantivoj ŝajnas el mi pli klare.)

Kromkrome mi forlasus la majuskligon de familinomoj kaj donus tiun informon nur (sed detale) en la paĝo pri ĉiu koncerna homo — tial ke ofte temas pri “scenejnomoj” kaj aliaj ne-“pasportaj” nomformoj.

Kion vi pensas?

--- António Martins-Tuválkin 17/04/2007 14:09

diskutejo/tradukitaj.1176823306.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)