Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eklumigxas_lamp

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Eklumiĝas lamp'

Muziko/TekstoYoneyama Masao
E-tekstoKawamura Sinitiro
MIDIeklumigxas_lamp.mid

Teksto

Eklumiĝas lamp' en krespuskvesper' per ĉarmeta bril' de amo.
Jen kaban' de l' mont', kiun en somer' mi vizitis kun sonĝflamo.
Ĉe la fenestro en dolĉrememor' mi sopiras vidi ŝin nun.
Sed la vento nur kantadas pri la tag' pasinta en la jun'.

Vesperiĝis jam en la altmontar' kaj ekmalheliĝas supro,
eĉ la betular' blanka en najbar' koloriĝas kvazaŭ kupro.
En la soleco vokis mi al ŝi, vana estas mia la vok'
kaj nur eĥo min respondas de senhoma malproksima lok'.

Eklumiĝas lamp' de la montkaban' ankaŭ nun en ĉi vespero.
Flustron de fluet' mi sen akompan' sola aŭdas kun sufero.
La sopiradoj kun la juna sonĝ', kaj kun rememoro al ŝi
flugas jen for kiel steloj en ĉielon por bela ŝi.

eklumigxas_lamp.1274830906.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)