Uzantaj iloj

Retejaj iloj


el_mizero

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

El Mizero

Kantas Kajto, teksto de Marcelo REDOULEZ, muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Grizas la domaroj en ĉi kvartalaĉo,
Tro mizera vivo pluas nur sen plaĉo.
Nigre fumas kamentuboj de fabrikoj.
Polvo kovras ĉiujn murojn el terbrikoj.
Tie loĝas familioj nur ministaj,
Kvazaŭsklavaj homoj, ĉiutage tristaj.
La laborkondiĉoj ofte tre danĝeras,
Kaj salajro bezonkostojn ne superas.

Grincas, knaras la malnova, rustoplena balancilo; malaperis ĝia brilo.
Tamen ĝi fieras:
Ĉar transportas ĝi de tero al ĉielo tri geknabojn el infero al mielo -
Amikeco veras.

el_mizero.1177441498.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)