Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_fojnamaseto

En fojnamaseto

Muzikofranca popolkanto
E-tekstoSino Ferran
Origina titoloAuprès de ma blonde
MIDIen_fojnamaseto.mid

Teksto

Sen hejmo sen monero libera sub ĉiel' (2x)
Vagadas mi sur tero laŭ volo kaj sen cel'.

Refreno:

En fojamaseto kiel bone, bone tre,
en fojnamaseto bone dormas mi.

Dum vintro falas neĝo, somere brilas sun' (2x)
Feliĉa kiel reĝo mi vagas sub la lun'.

Refreno

Por mi blovetas vento, ondumas riveret', (2x)
Por mi odoras mento, ruĝiĝas papavet'.

Refreno

Pli riĉa ol riĉulo ne timas ŝtelon mi. (2x)
Trezor' de vagemulo valoras nur por li.

Refreno

en_fojnamaseto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)