Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_majo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

En majo

Teksto

Sin volvas el burĝonoj,
La juna foliar'.
Jam flugas nun alaŭdoj
Odoras la florar'. (2-foje)

Sur kampo brilas ora sun'
Ho! tero, kiom bela nun
En majo, en majo, en majo! (2-foje)

Dum krevas la burĝonoj,
Elvolvas ĉio sin.
Kantadas gajaj birdoj,
Susuras font' kaj pin'. (2-foje)

Eksonu kanto tra l'aer':
Ho! kiom bela nun la ter'
En majo, en majo, en majo! (dufoje)

Sin dolĉe lulas arboj
En kara bril' de sun'.
Ĉielen flugas birdoj;
Ho, ilin sekvi nun! (2-foje)

Mi volus jodli tra l’aer':
Ho! kiom bela nun la ter'
En majo, en majo, en majo! (dufoje)

en_majo.1265845202.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)