Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | L. PATRUNO - A. LEONE - C. NOTO |
---|---|
Esperanta teksto | Roberto PIGRO |
Esperanta plenumo | Antonio BOSCO |
Tipo | traduko / adapto |
Originala plenumo | Mario ROSINI |
Originala teksto | L. PATRUNO - L. RANA - G. GIORGILLI |
Kiel belas veturi
Por alveni al vi
Atendante, ke aperu la maro
Kiu daŭrigas nin disigi kaj
En la aero sentas mi aferon
Pri kiu mi ne povas diri ion.
Estas fakte neniu vorto
Por priskribi ĉi tiun amon mian
Por vi …
… kiu observas min tiel
Per tiom dolĉa rigard'
Dum mi venas sidi apud vi
Kaj en mia kor' emocio
Pasas ene de animo mia
Estas fakte neniu vorto
Por priskribi ĉi tiun amon mian.
Refreno
Estas vi mia viv'
Estas vi mia viv'
Mi estas voĉo sena je parolo
Kiam forestas vi.
Mi estas frukto for de l' propra arb'
Iu boato sen sia fiŝkaptisto
Estas fakte neniu vorto
Por priskribi ĉi tiun amon mian por vi.
Tre malgajas la tag'
De forveturo mia
Temas pri doloro neeltenebla
Kiu ne igas min priplori jam
Ĉar cetere veras, ke la amo
Mian animon ja lasigas tie
Estas fakte neniu vorto
Por priskribi ĉi tiun amon mian.
Refreno
Estas vi mia viv'
Estas vi mia viv'
Mi estus tero arida kaj sableca
Se forestus vi
Mi estus polvo en la vento, kiu
Simple flugas sen deziro iu
Estas fakte neniu vorto (neniu vorto)
Por priskribi ĉi tiun amon mian
Por vi
Estas fakte neniu vorto
Por priskribi ĉi tiun amon mian
Por vi
Mi estus tero arida kaj sableca
Se forestus vi
Mi estus polvo en la vento, kiu
Simple flugas sen deziro iu
Jen priskribo plej preciza
Por priskribi ĉi tiun amon mian
Por vi
Jen priskribo plej preciza
Por paroli pri ĉi amo mia
Por vi.