Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
|
estro [21.12.2023 08:34] |
estro [21.12.2023 08:34] (aktuala) |
||
|---|---|---|---|
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| + | ====== Estro ====== | ||
| + | ^Muziko|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])| | ||
| + | ^Esperanta teksto|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])| | ||
| + | ^Esperanta plenumo|Igor WASILEWSKI ([[Eterne Rima]])| | ||
| + | ^Tipo|nova teksto| | ||
| + | |||
| + | Vinilkosmo © 2012 | ||
| + | ISRC: FR-3T0-12-00031 | ||
| + | Teksto kaj muziko : Igor Wasilewski | ||
| + | |||
| + | ===== Teksto ===== | ||
| + | {{ youtube>qvDeTpxkOGk?medium}} | ||
| + | |||
| + | //Refreno:// | ||
| + | >estro de la klan', la reganta man' | ||
| + | >Rima ĉiam kun fingro sur la ĉan' | ||
| + | >ĉiutaga pan', puno por la ĉarlatan' | ||
| + | >kaj kiu kun mi - por via san'! | ||
| + | |||
| + | mi respondecas pri homoj, kiuj al mi apartenas | ||
| + | ne nur la lojalec’, ankaŭ la lertec’ ĉiujn tenas | ||
| + | ĉe mi, memoru mi estas justa kaj prava | ||
| + | kaj ankoraŭ unu - terure monhava | ||
| + | nepre devas esti ordo en mia organizo | ||
| + | kiam venos krizo ne helpos analizo | ||
| + | do ekagu ek! kaj ne perdu fek tempon | ||
| + | dekfoje vi eraros, nur la pek’ estas tio ke vi | ||
| + | fuŝon faros, mi staros tie kaj observos ĉion | ||
| + | kion vi ne plenumis, sed mi ja pardonos tion | ||
| + | tamen ne ludu tro tro kun pacienco mia | ||
| + | se sintenado via estos fia, venos la alia | ||
| + | tia estas regular’ de laboro nia | ||
| + | mi ne pafos, sed ne kriu „mamma mia” | ||
| + | ĉar eble vi ne estas la molul’, kvankam la fuŝul’ | ||
| + | kie kojonoj, mafiul’? | ||
| + | |||
| + | //Refreno// | ||
| + | |||
| + | ĉapel’ sur la kap’ kaj en dekstra mano la cigar’ | ||
| + | naive sonas eble, tamen regas ŝarko en la mar’ | ||
| + | en tia kadro plej komforte mi ja fartas | ||
| + | la kartel’ - la prioritat’, mi ĝin flegas, vartas | ||
| + | homoj ĉirkaŭ mi scias pri profesiec’ de plej supra klas’ | ||
| + | mi kontrolas kaj mi akras | ||
| + | de la leda brakseĝ’ ordonojn donas, miaj homoj ŝakras | ||
| + | de la urbo La Paz ĝis la barata Madras | ||
| + | nomu nin gangsteroj, sed labor’ estas ja labor’ | ||
| + | se mono mankas ho sinjor’ - en la kapo nur dolor’ | ||
| + | do ĝis la lasta hor’ mi ne diros “iru for” | ||
| + | por la klano agu kaj atendos vin trezor’ | ||
| + | simple mondo tia, gravas bona organiz’ kaj la estro | ||
| + | mi estas la //maestro// kaj vi la paf-orkestro | ||
| + | tamen paca, espereble paca, se la afer’ ne iĝos kaca | ||
| + | mi estas laca | ||
| + | |||
| + | ===== Eksteraj ligoj ===== | ||
| + | * https://www.deezer.com/en/track/65764628 - Kanto "Estro" ĉe Deezer | ||
| + | * https://open.spotify.com/track/2KkXtcahmBYBqr4Lxwjunv - Kanto "Estro" ĉe Spotify | ||
| + | * https://www.amazon.com/Estro-Explicit/dp/B00C86H93U/ - kanto "Estro" ĉe Amazon Music | ||
| + | * https://music.apple.com/br/album/estro/626611200?i=626611204&l=en - kanto "Estro" ĉe Apple Music | ||
| + | |||
| + | {{tag>kanto litero_e}} | ||