Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | István S. NAGY |
---|---|
Muziko | Miklós MALEK |
E-teksto | 1. Péter RADOS -- 2. KOSSEY János |
Kantas | Anjo Amika |
Blovas vent', mi iras sur la ter'
mian vojon lumas muta stel'.
Mankas la demand' al mia kor':
kie 'stas vi en la for?
Pluvas, pluvas, mi paŝadas jen,
vin memoras kore dum promen',
Nubojn nur demandas la kanzon':
kie staras via dom'?
En vivo tiel kara homo ne priploros vin,
Kiel profunde mi funebras pro vi en la sin',
Hont’ lasis min… …
Apud mi falas flaviĝinta frond',
blovas vento tra la mond'.
Diru: ne forpasis l’am',
kaj vi ploras en lontan'!
Sur la kota voj' mi iras nun, min
Ĉirkaŭas la feliĉa jun',
Provas mi rakonti kun persist',
kiel grandas mia trist'? (2-foje)
En vivo tiel kara homo ne priploros vin,
Kiel profunde mi funebras pro vi en la sin',
Hont’ lasis min… …
Apud mi falas flaviĝinta frond',
blovas vento tra la mond'.
Diru: ne forpasis l’am',
kaj vi ploras en lontan'!
Ho falas flaviĝinta frond',
ĉu sin ŝanĝos nia mond',
Diru vorton pri la sort',
kiam venos nia mort'?
Blovas vent’, mi iras sur la ter',
nescie 'stas kie mi en ver',
Mi demandas min en mia sin':
kie eblas trovi vin?
Traduko de: Kossey János
Blovas vento kaj promenas mi,
Mutaj steloj jen ĉirkaŭas min,
Ne demandas min eĉ unu ulo,
Kien iris vi, karulo?
Pluvas forte kaj promenas mi,
Kelkaj pensoj nun turmentas min,
Mi demandas de la nigra nubo:
Ĉu vin ne turmentas dubo?
Vi kredu, ke neniu ploros tiel plu pro vi,
Kiel ploregas pro pasinta amo ĉiam mi,
Ne hontas mi! Apud mi
Falas flava foliaro,
Ploras vento en arbaro,
Diru, ke la amo brulas,
Ke almenaŭ ĝi vin lulas!
Kotan vojon piedplatigas mi,
Feliĉuloj jen ĉirkaŭas min,
Ĉu rakontu mi al ili jam,
Kiel ardas mia am'?
Vi kredu, ke neniu ploros tiel plu pro vi,
Kiel ploregas pro pasinta amo ĉiam mi,
Ne hontas mi! Kaj dume
Falas flava foliaro,
Ploras vento en arbaro,
Diru, ke la amo brulas,
Ke almenaŭ ĝi vin lulas!
Falas flava foliaro,
Kia estu nia faro?
Kio nun atendas nin?
Kiel vivos tiam ni?
Blovas vento kaj promenas mi,
Mi ne scias, kie paŝas mi,
Mi sopiras ĉiam trovi vin,
Kien iris, kara, vi?