Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flugis_por_ni_birdo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Flugis por ni kanto

TekstoŠtefan KRČMÉRY
Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloMali sme my vtáka
E-tekstoJoachim GIESSNER

Teksto

Flugis por ni birdo, flugis por la glor’,
flugis por la libereco, fine estis plor’.

Fine estis plor’, kaj terura ŝok’;
flugis por la libereco, mortis li sur rok’.

Mortis li sur rok’ kun rompita al’.
Nun burĝonas libereco el la ter’ post fal’.

Kie tombo via estu en fidel’?
Ja sur roko alte kruta mia ĉi kastel’.

flugis_por_ni_birdo.1290717346.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)