Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Carlos Devizia |
---|---|
Originala teksto | Carlos Devizia |
Disko | Bizara Lando |
Homo faris monstron
el morta haŭto kaj organoj.
Al ĝi donis vivon el la fulmo.
Sed… Kia vivo?
La kreinto abomenis sian kreaĵon;
aliaj homoj, senkaŭze timis ĝin;
kaj eĉ mi, kiu verkas,
uzas “ĝin” anstataŭ “lin”
Kiu volas naskiĝi por esti malamata?
Nek homoj nek monstroj meritas tiun ĉi sorton.
Dio scias tion,
sed homoj, kiuj kredas esti dioj, ne.
Monstroj ne scias kiel agi
kaj homoj agas kiel monstroj.
Sentojn, tiuj ne spetris
kaj honte, tiuj ĉi ne volas havi.
Monstro ne petis esti viva
kaj nur volas sian morton.
Kaj homo kreis vivon
nek pro sicenco nek pro amo.
Por satigi sian murdavidecon
nur li kredis.