Uzantaj iloj

Retejaj iloj


frateco

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Frateco

La tekston de ĉi tiu kanto Kajto akiris de 14-jaraĝa svisa lernejanto el ie de la franclingva parto de Svislando. Ĝi estas skribekzerco en la lernejo, kie Esperanto estas deviga.
Ri skribis la tekston pri sia frato en tempo ke riaj gepatroj separiĝis.

Teksto

Artureto, mia frato, malavara estas vi
Vi ĉeestas, vi ĉeestos kiam mi bezonas vin (dufoje)

Se vi timas en la nokto, ĉiam mi konsolos vin
Vi meritas, rigardante, kion faras vi por mi (dufoje)

La frateco estas amo kiun mi sentas al vi
Eĉ kvereloj, eĉ disputoj ne separos min de vi (dufoje)

Artureto, mia frato, mi tre forte amas vin
Por nenio en la mondo mi separus min de vi (trifoje)

frateco.1755257142.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 15.08.2025 11:25 de giudio