Uzantaj iloj

Retejaj iloj


halo_halo_kiu_estas_sxi

Halo! Halo! Kiu estas ŝi?

AŭtoroH. Pragson
E-tekstotrad. H.W. Holmes
MIDIhalo_halo_kiu_estas_sxi.mid

Teksto

Jeremiah Jones li estis flirtemul'
Ĉiu belulino logis lin.
Ĝis post geedziĝ' li iris 'al marbord'
Por la mieltemp' kun novedzin'.
Li promenadis laŭ marborda voj',
Je la brako jen novedzinet’
Sed granda embaras’.
Amik' el homamas’
Salutis lin kun gaj’ ridet’.

Refreno:

Halo! Halo! kiu estas ŝi?
kiu estas tiu fraŭlinet?
Ĉu ne vi jam atentis tri?
Ho! Ho! Ho! kaj nun tiu ĉi.
Halo! Halo! kia bela lud’!
Ĉu vi diris al la famili'?
Alia fraŭlin’ dorlotis vin ĉe Brighton.
Kiu? Kiu estas ŝi?

Jeremiah Jones, nun tre stabila hom’
Ne plu ĝenas sin pri jupulin’.
Ne plu pensas pri alia krom edzin’.
Ĉien ŝi akompanadas lin.
Sed vidu! Ĉu ne estas tiu li kaj la
sinjorin’ nu kiu ŝi?
Li pretas al la ĵur’
Edzin' ŝi estas nur,
Ni petas pri la histori'.

Refreno

halo_halo_kiu_estas_sxi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)