Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hieraux_jxus

Hieraŭ ĵus

MuzikoPaul McCartney
Esperanta tekstoPEJNO Simono
Tipo
Originala plenumoThe Beatles
Originala tekstoPaul McCartney

Plia traduko (post Kredis mi kaj Bela tag') de fama originalo.

Teksto

Hieraŭ ĵus –
Ŝajnis miaj zorgoj ĉiuj for.
Nun revenas jena vivangor'.
Ho kredas mi je hieraŭ ĵus.

Sen aviz' –
Mi iĝis mia propra parodi'.
Preme pendas ombroj super mi.
Hieraŭ venis sen aviz'.

Refreno:
Kial fuĝis ŝi?
Kiel scii,
Sen adiaŭ'?
Ĉu jen misa vort'?
Kia sort'
Sen hieraŭ'!

Hieraŭ ĵus –
Amo jen korludi spontanee.
Nun montriĝu iu plorkaŝej'.
Ho kredas mi je hieraŭ ĵus.

Eksteraj ligoj

hieraux_jxus.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)