Uzantaj iloj

Retejaj iloj


himno_al_amo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Himno al amo

MuzikoMarguerite MONNOT
TekstoEdit PIAF
E-tekstoKonisi Gaku
MIDIhimno_al_amo.mid

Teksto

Iam ajn defalu la ĉiel'
iam ajn diskrevas la ter';
se vi amas min elkore,
do malgravas ĉio ajn.

Se nur min kaperos via man',
se nur min bruligos arda flam'.
do ceteron ni ignoras,
ĉar la amo plej trezoras.

Iros mi ĝis mond' esktrem'
por ĉasad de rara gem',
se postulos tion vi.

Eĉ la stel' en la ĉiel'
estos cel' de mia ŝtel'.
se postulos tion vi.

Nek amikoj nek patri'
min okupos kontraŭ vi,
se postulos tion vi.

Eĉ se mokoj duŝos min,
tio ne plu tuŝos min,
se postulos tion vi.

Iam nin disigos nigra sort',
iam vin forrabos jam la mort';
sed ne gravas mia kara,
ĉar tuj mortos ankaŭ mi.

Vivos ni por ĉiam sen disiĝ',
en seren', eterno kaj feliĉ',
ĉar ni amos nin elkore.
Dio ligos nin favore.

himno_al_amo.1294574615.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)