Teksto | Jeppe Aakjær |
---|---|
Esperanta teksto | C. Graversen |
Ho, paca dana riveret',
laŭ boskorand' kaj florobed'
al sala fjord' vi fluas;
kaj via dolĉe flustra stri',
en niaj sonĝoj kantas ĝi;
danion bele garnas vi,
dum tra l’ epokoj bluas.
River-giganton de montar'
tondrantan kontraŭ roka bar'
multloke mi ja konas,
neniun tamen kiel vin,
dum post pluvad' la tagofin'
en pacaj nuboj volvas sin,
kaj ŝaf-tintiloj sonas.
Al vi logiĝas vir', virin',
fortkolorulo kaj albin'
en ĉia vestospeco;
eĉ avon kun la kverkbaston
altiras via luma zon',
kaj sub la blanka vertokron'
li revas pri l’ juneco.
Kaj ĉiu amvundita kor'
ploranta pro animdolor'
alvenas vin sen timo;
ĉu knabinet' aŭ forta vir',
fidele flustras via lir'
konsolon pri la amsopir',
trankvilon por l’ animo.
Ho, gajmurmura riveret',
en via ĉarma societ'
freŝiĝas pens' kaj sento.
En lulkanteta melodi',
en la popola poezi',
en nia lingvo kreas vi
sonoron de arĝento.