Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_rompigxis_violon

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ho, rompiĝis violon'

Muziko/TekstoDankó Pista
E-tekstoKálmán Kalocsay
Origina titoloEltörött a hegedűm
MIDIho_rompigxis_violon.mid

Teksto

Ho, rompiĝis violon',
Soni ĝi ne volas.
Ekkoleris amatin'.
Al mi ne parolas.
La violon'
Estos riparita,
Parolu do,
Bela floro spita.

Blankigilon ŝtelos mi
El torento pura.
Ruĝigilon ŝtelos mi
El la roz' purpura.
En la mond' vi
Estos la plej bela.
Parolu do
Bela flor' kruela.

ho_rompigxis_violon.1282905642.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)