Uzantaj iloj

Retejaj iloj


i_s

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

I S

La teksto estis verkita de Mikke Englund kaj Bertilo Wennergren en trajno survoje al la IS 1983/84 en Niendorf kie la kanto estis unuafoje prezentita.

(laŭ la melodio de “New York” de Art Garfunkel)

Teksto

IS…
Germanien ni alvenas
ĉiujare post la festoj
de kristnask´

IS…
ĉu ni povus ĝin forgesi?
ĝi helpegas al la monda
harmoni´

IS…
ni glitkuras sur ĉielo
inter steloj kaj planedoj
ĉar estas kor´
la koro en la IS

La kor´ en IS
ĝi batas por mi
por ruĝaj ĉevaloj dum nia feri´

La kor´ en IS
mufgantoj el tuta mond´
ties signifon divenu nun vi

IS…
oni vekas nin trumpete
por ke ni ne dormu troe
ne dormu tro
ni amas vin en IS

IS…
Feri Floro ĉiujn distras
per kantaĵoj pri la vivo
jes pri la viroj
la virtoj en la IS

La kor´ en IS
ĝi batas por mi
por ruĝaj ĉevaloj dum nia feri´

La kor´ en IS
mufgantoj el tuta mond´
ties signifon divenu nun vi

IS…
oni vekas nin trumpete
por ke ni ne dormu troe
ne dormu tro
ni amas nin en IS

i_s.1172595382.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)