Uzantaj iloj

Retejaj iloj


infana_marsxkanto

Infana marŝkanto

Tipotraduko

Teksto

Infanar', ni iru en kampar',
la, la, la, la.
Ĉiel' blukolora, vento freŝodora,
Floroj, kampoj kaj arbar',
Sonoj de birdar'.
Bela estas la natur',
Kantu nun ni kun plezur',
Ĝoja rido eĥu en lazur'!

Trans la valoj, trans la montoj
Ĝis la vastaj horizontoj
Sonu niaj gajaj kantoj!
Marŝu nur, marŝu nur,
Nia kara amikar',
Marŝu nur, marŝu nur,
Kara amikar'!

infana_marsxkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)