Uzantaj iloj

Retejaj iloj


interna_knabino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Interna knabino

Slogano de Bright Ophidia estas “Liberigu vian frenezecon!”. Bright Ophidia estas muzikbando de Bialistoko urbo.

Teksto

Mi prezentas unikan homon
Jen ŝi mia amik'
Timema kaj plori preta
La mond' malakceptas ŝin

Kie estas erar' ĉi? -
Tuj demandus vi.
La mond' forkraĉis ŝin.

Estas ŝi reĝin' de dancado
Fortas ŝminkaĵ' kaj ŝikas rob'
Kontraŭstaras ŝi ekzistadon
Jen sklavino de mia korp'

Kial rajtas vi min juĝi?
Vin mem korektu ĉar
Vi ne pli bonas ol mi!

Vivpermesu vi
Vivpermesu laŭ dezir'

Ĉu mi devas min kontesti?
Ĉu la korpon vian lavu?
Tempo nia kurta estis
Vian odoron mi havu.

Akceptu metamorfozon
Jen ero de mia libereco
Stultaj dogmoj inter ni baras…
Vi ne pli bonas ol mi!
Vi ne pli bonas ol mi!

Refreno:

Vivpermesu vi
Vivpermesu laŭ dezir'
Vivpermesu vi
Vivi laŭ dezir'

Estas jen trak' de mort'
Mensogoj nutru min, torturo estu mia sort'
Aliulon serĉu Di'
Mi pardoni ne scipovas ĉar forestas mia mens'
Forestas mia mens'

Eksteraj ligoj

  1. Fine de la paĝo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aŭ litero_ĉ, litero_d, ktp)
,
interna_knabino.1305201029.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)