Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iras_abiturient

Iras abiturient'

Studenta adiaŭa kanto el la latina

Teksto

Refreno:

Iras abiturient' - Jam for…
Adiaŭ, kamarad-taĉment', - Jam for…
/La voj' al hejmo antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi,
Jam for… Jam for… al voj',
Ni kisu nin je lasta foj'./ (2-foje)

Dum splena hor', ĉagrena hor'
Ĉe l' kor' min ekkaresis
Arĝentsonor' de l' rememor'
Pri la tempoj, kiuj ĉesis.

Ĝojriĉa temp', feliĉa temp'
De la knab' facilanima!
Ho, viv-abund' en korprofund!
La viv' estas senlima!

Senpena sort' kaj plena fort',
Amika rondo varma!
Kortuŝa fid', plenbuŝa rid'
Pri ia farso ĉarma!

Ho, ora viv' ĝojflora viv',
Flugiloj kaj ĝojfrapantaj!
Malĝoj' kaj dub'? Facila nub'!
Projektoj dolĉe vantaj!

Studenta temp'! Ho, venta temp'!
Aĝ' de printempa vento,
Aĝ' de April': en blanka bril'
Burĝonas knabosento.

Naiva am'. Je kiso jam
La lip' soifa estas
Kaj per admir' la amdezir'
La amatinon vestas.

Naiva poz': he, sen ripoz'
Nur supren sur deklivo!
Infana sonĝ', ho vana sonĝ',
Ĉar vekas zorg' de l' vivo …

Reportu brilon al la malĝojanto,
Malnova, kara kant' adiaŭkanto:

Iras abiturient' Jam for…
Adiaŭ, kamarad-taĉment', Jam for
La voj' alhejme antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for… al voj'…
Ni kisu nin je I' lasta foj'.

Infana sonĝ' ho vana sonĝ',
Ĉar vekas zorg' de l' vivo,
Kaj svenas ĝoj', kaj venas voj'
Malsupren sur delikvo.

En juga dev' la fluga rev',
La sonĝa mond' ekpalas,
Flugila sving' sen cel-ating'
Lamiĝas, kaj — ni falas.

Nenia sav'. Eĉ ama rav'
Ne helpas por leviĝo,
Ĉagrenos nin, ke venos fin':
Aŭ tromp', aŭ senreviĝo.

Kaj post esper' la malprosper'
Eterna kaj rigida,
Splenigas nin, plenigas nin
Per saĝ' vinagr-acida:

Por kio lukt'? Acida frukt'
Ja estas la espero,
Kaj ĝi de sur branĉ' sen matur'
Defalos al la tero.

Do, lasu nur: viv' pasu nur,
Ĉar estas ver' ordona,
Ke estas mond' kaj restas mond'
Malĝoja kaj malbona.

Ho, ploru, ploru kun la ekploranto
Malnova, kara kant', adiaŭkanto:

Iras abiturient', Jam for…
Adiaŭ kamarad-taĉment', Jam for…
La voj' alhejma antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for… al voj'.
Ni kisu nin je l' lasta foj'.

(El Ada Csiszár: En nacia vesto)
(1918-1920)

iras_abiturient.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)