Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iras_abiturient

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

Sekva revizio
Antaŭa revizio
iras_abiturient [29.11.2009 23:02]
pista kreita
iras_abiturient [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 9: Linio 9:
 {{ :​muziknotoj:​iras_abiturient.png}} {{ :​muziknotoj:​iras_abiturient.png}}
  
 +//​Refreno://​
 +>Iras abiturient'​ - Jam for…
 +Adiaux, kamarad-tacxment',​ - Jam for…
 +/La voj' al hejmo antaux mi,
 +Filistro estos ankaux mi,
 +Jam for… Jam for… al voj',
 +Ni kisu nin je lasta foj'./ (2-foje)
  
-Iras abiturient'​ - Jam for... 
-Adiaux, kamarad-tacxment',​ - Jam for... 
->La voj' al hejmo antaux mi, 
->​Filistro estos ankaux mi, 
->Jam for... Jam for... al voj', ​ 
->Ni kisu nin je lasta foj'​.//​2-foje 
  
 +Dum splena hor', cxagrena hor'
 +Cxe l' kor' min ekkaresis
 +Argxentsonor'​ de l' rememor'​
 +Pri la tempoj, kiuj cxesis.
  
-{{tag>​kanto litero_I latina junulara}}+Gxojricxa temp', felicxa temp'​ 
 +De la knab' facilanima! 
 +Ho, viv-abund'​ en korprofund! 
 +La viv' estas senlima! 
 + 
 +Senpena sort' kaj plena fort',​ 
 +Amika rondo varma! 
 +Kortusxa fid', plenbusxa rid' 
 +Pri ia farso cxarma! 
 + 
 +Ho, ora viv' gxojflora viv',​ 
 +Flugiloj kaj gxojfrapantaj! 
 +Malgxoj'​ kaj dub'? Facila nub'​! 
 +Projektoj dolcxe vantaj! 
 + 
 +Studenta temp'! Ho, venta temp'​! 
 +Agx' de printempa vento, 
 +Agx' de April':​ en blanka bril'​ 
 +Burgxonas knabosento. 
 + 
 +Naiva am'. Je kiso jam 
 +La lip' soifa estas 
 +Kaj per admir' la amdezir'​ 
 +La amatinon vestas. 
 + 
 +Naiva poz': he, sen ripoz'​ 
 +Nur supren sur deklivo! 
 +Infana songx',​ ho vana songx',​ 
 +Cxar vekas zorg' de l' vivo ... 
 + 
 +Reportu brilon al la malgxojanto,​ 
 +Malnova, kara kant' adiauxkanto:​ 
 + 
 +>Iras abiturient'​ Jam for… 
 +Adiaux, kamarad-tacxment',​ Jam for 
 +La voj' alhejme antaux mi, 
 +Filistro estos ankaux mi. 
 +Jam for… al voj'​… 
 +Ni kisu nin je I' lasta foj'​. 
 + 
 +Infana songx' ho vana songx',​ 
 +Cxar vekas zorg' de l' vivo, 
 +Kaj svenas gxoj', kaj venas voj' 
 +Malsupren sur delikvo. 
 + 
 +En juga dev' la fluga rev',​ 
 +La songxa mond' ekpalas, 
 +Flugila sving' sen cel-ating'​ 
 +Lamigxas, kaj — ni falas. 
 + 
 +Nenia sav'. Ecx ama rav' 
 +Ne helpas por levigxo, 
 +Cxagrenos nin, ke venos fin':​ 
 +Aux tromp',​ aux senrevigxo. 
 + 
 +Kaj post esper' la malprosper'​ 
 +Eterna kaj rigida, 
 +Splenigas nin, plenigas nin 
 +Per sagx' vinagr-acida:​ 
 + 
 +Por kio lukt'? Acida frukt'​ 
 +Ja estas la espero, 
 +Kaj gxi de sur brancx'​ sen matur'​ 
 +Defalos al la tero. 
 + 
 +Do, lasu nur: viv' pasu nur, 
 +Cxar estas ver' ordona, 
 +Ke estas mond' kaj restas mond'​ 
 +Malgxoja kaj malbona. 
 + 
 +Ho, ploru, ploru kun la ekploranto 
 +Malnova, kara kant', adiauxkanto:​ 
 + 
 +>Iras abiturient',​ Jam for… 
 +Adiaux kamarad-tacxment',​ Jam for… 
 +La voj' alhejma antaux mi, 
 +Filistro estos ankaux mi. 
 +Jam for… al voj'​. 
 +Ni kisu nin je l' lasta foj'​. 
 + 
 +(El Ada Csiszár: //En nacia vesto//) 
 +(1918-1920) 
 + 
 + 
 +{{tag>​kanto litero_I latina ​studenta ​junulara ​notoj midi}}
iras_abiturient.1259532127.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)