Uzantaj iloj

Retejaj iloj


janjo_prenis_falcxileton

Janjo prenis falĉileton

Tipotraduko
Originala titoloJeanneton prend sa faucille
Muzikofranca popola kanto

Teksto

Janjo prenis falĉileton
larirette, larirette
Janjo prenis falĉileton
por falĉadi en herbej'. (2-foje)

Sur la vojo ŝi renkontis
knabojn kvar de beljunec'.

La unua tre timema
sur mentonon kisis ŝin.

Sed la dua pli kuraĝa
ŝin kuŝigis en herbej'.

Kaj la tria kuraĝega
ŝian jupon levis li.

Kion faris nun la kvara,
ne mencias tiu kant’.

Se vi scias, sinjorinoj,
vi rapidus al falĉad'.

janjo_prenis_falcxileton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)