Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ju-pi-ja

Ju-pi-ja

E-tekstoJosef CINK

Usona popolkanto.
Vidu ankaŭ germandevenan tekston: Onklino El Maroko

Teksto -1

E H7 E
Jen ŝi iras laŭ montaro dum alven',
E F# H7
Jen ŝi iras laŭ montaro dum alven',
E E7 A Am
Jen ŝi iras laŭ montaro, iras laŭ montaro,
E H7 E
Jen ŝi iras laŭ montaro dum alven'.

Refreno:

E H7 E
Sonas ja-ja-jupi-jupi-ja,
E F# H7
Sonas ja-ja-jupi-jupi-ja,
E E7 A Am
Sonas ja-ja-jupi, ja-ja-jupi,
E H7 E
Sonas ja-ja-jupi-jupi-ja.

Jen ŝi rajdas sur ĉevalo dum alven'…

Refreno

Jen ŝi havas ĥaki-veston dum alven'…

Refreno

Ruĝan kokon vi mortigu por regal'…

Refreno

Teksto - 2

Estas nova teksto (aperis proks. en 1989) de tre populara kanto (usona popola “Ŝi venas”). Verŝajne tiun ĉi tekston oni verkis en Armenio, ĉar en Moskvo oni nomas la kanton “la armena varianto de ju-pi-ja”.
Kantante oni gestas laŭ difinita maniero, tio kreas unikan etoson de la kanto.

C G7 C
Jen avinjo mia skribis pri alven', (hip-hop)
G7
jen avinjo mia skribis pri alven', (hip-hop)
C C7 F
jen avinjo mia skribis, avinjo mia skribis,
C G7 C
(jen) avinjo mia skribis pri alven'. (hip-hop)

Refreno:

C G7 C
Sonas ja-ja-ju-pi-ju-pi-ja, (hip-hop)
G7
sonas ja-ja-ju-pi-ju-pi-ja, (hip-hop)
C C7 F
sonas ja-ja-ju-pi, ja-ja-ju-pi,
C G7 C
sonas ja-ja-ju-pi-ju-pi-ja. (hip-hop)

Skribas ŝi ke ŝi alvenos per kamel` (ŝublj-dublj) Noto: per manoj montru ondojn - dorson de la kamelo.

Refreno (hip-hop, ŝublj-dublj)

Post alven' ni malplenigos barelon (gluk-gluk) Noto: drink-gesto - elektu el viaj naciaj :-)

Refreno (hip-hop, ŝublj-dublj, gluk-gluk)

Por regal' buĉita estos granda pork'… (hyrtj-hyrtj) Noto: kvazaŭ tordorompi la kapon..

Refreno (hip-hop, ŝublj-dublj, gluk-gluk, hyrtj-hyrtj)

Skribas ŝi ke ne alvenos la avin`… (mmm-m-m) Noto: ambaŭmane teni kapon kaj ĉagrinĝi

Refreno (hip-hop, ŝublj-dublj, gluk-gluk, hyrtj-hyrtj, mmm-m-m…)

Sed subite ŝi aperis en la pord' (hurra-a-a!) Noto: levante la manojn

Refreno (hip-hop, ŝublj-dublj, gluk-gluk, hyrtj-hyrtj, mmm-m-m…, hurra-a-a!
ju-pi-ja.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)