Uzantaj iloj

Retejaj iloj


june_kaj_kune

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

June kaj kune

En la IJK povas okazi ĉio ajn… foje eĉ ĉio samtempe! June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto, sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum Internacia Junulara Kongreso. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, kaj iuj trovos neatenditan helpon!

34 junuloj, loĝantaj en 14 landoj kaj 5 mondopartoj, kuniĝas en tiu ĉi unika projekto. En februaro 2022 komenciĝis la reta kunlaborado pri la skripto, kaj ĝis la komenco de la IJK ĉiuj scenoj kaj kantoj estos jam kelkfoje ekzercitaj. Eŭropa subvencio de 24 975 eŭroj ebligas repagi vojaĝkostojn kaj havi profesian ilaron por la muziko, scenejo kaj registrado.

Spertaj kongresvizitantoj rekonos ĉiujn klasikajn elementojn: karavano, trinkomanĝa nokto, komitatkunsido, internacia vespero kaj pli, sed ĉiam kun iu neatendita surprizo. Novuloj multe lernos pri la movado per ĝi: la filmregistraĵo de la muzikalo estos la plej bona varbilo por venontaj kongresoj!

June kaj Kune estos prezentita la 26-an de aŭgusto 2022, ekde la 20:00, dum IJK 2022 en Westelbeers, Nederlando, kaj poste en Retoso.

Roluloj

Laŭ la alvoko por kontribuantoj la jenaj roloj aperas en la muzikalo:

  • Organizanto: ĉeforganizanto, sperta aktivulo, perfektema kaj obstina
  • Helpanto: alia organizanto, agema kaj helpema
  • Prezidanto: TEJO-prezidanto, sperta aktivulo, pasia kaj helpema
  • Volontulo: TEJO-volontulo, vojaĝema kaj parolema
  • Vaganto: vojaĝema esperantisto sen plano en vivo
  • Ĉarmulo: ĉarma kaj parolema
  • Timemulo: timema kaj evitema
  • Flirtemulo: flirtema kaj rekte komunikanta
  • Komencanto: lernanto pri la lingvo kaj movado
  • Laboranto: pli serioza kaj okupita kongresano
  • Festulo: festema kaj noktema

Kantoj

Ankoraŭ ne estas konate, kiuj kantoj aperos en la muzikalo.

Kontribuantoj

Aktoroj, kantistoj kaj aliaj kontribuantoj ankoraŭ ne estas elektitaj. Ekde februaro 2022 ekzistas skriptverka teamo, en kiu membras:

  • Rogier Huurman
  • Carlos Pesquera Alonso
  • Lauris Lepoix
  • Benjamín Álvarez

Eksteraj ligoj

june_kaj_kune.1656247468.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)