Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kalifornja_revo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kalifornja Revo

California Dreamin
Komponis: John Philips, kantas angle: The Mamas and The Papas
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos

Teksto

Brunas jam la fag',
Grizas la ĉiel'.
Promenadis mi
Dum la vintra tag'.
Estus mi tre varma,
Se ĉi estus L. A.

Kalifornja revo
Dum ia vintra tag'

Halti ĉe preĝej',
Post tiom da malvenk',
Kaj genuiĝi sur benk',
Eldiri ia preĝ'.
La pastr' certe ŝatas fridon.
Mi restos tie ĉi.

Kalifornja revo
Dum ia vintra tag'

Brunas jam la fag',
Grizas la ĉiel'.
Promenadis mi
Dum la vintra tag'.
Ŝi ne scias tion,
Mi povus foriri do.

Kalifornja revo,
Dum ia vintra tag'.

Komentoj

  • La traduko ne estas kantebla versio, ĉar ĝi ne enhavas rimojn ĉe la samaj pozicioj kiel la originalo. (Kunar)
  • Mi opinias ke ghi jes estas tre kantebla (Diana) (vd. “Eksteraj ligoj”)

Eksteraj ligoj

kalifornja_revo.1176819892.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)