Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Georgi KIRKOV |
---|---|
Muziko | Georgi GORANOV |
E-teksto | N. NEKRASOV / K. MATVEEV |
Kamarada kanto sonu;
kanto, kanto de Labor';
al la koroj viglon donu:
vivu, vivu la labor'!
Plej mirinda estas gloro,
gloro, gloro al labor'-
ĉio vivas pro laboro;
vivu, vivu la labor'!
De la sago de pagano
ĝis maŝin-, maŝinmotor' -
ĉion faris pen' de l' mano:
vivu, vivu la labor'!
Levu fruntojn kun fiero,
mastroj, mastroj de l' labor':
estas reĝoj vi de l’ tero,
vivu, vivu la labor'!
La standardon levu alte,
mastroj, mastroj de l' labor'
sonu kanto nun senhalte,
kanto, kanto de l'labor’!