Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_l_revido

Kanto de l'revido

Esperanta tekstoCivitano
Originala titoloChant des adieuх

Teksto

Ĉu ni disiru sen esper'.
Espero al reven'?
Ĉu ni disiru sen esper',
Al nova rekunven'?

Refreno:

Nur estas ja revido frat',
Nur estas ja revid'.
Nin certe ni revidos frat'.
Nur estas ja revid'.

Formiĝu per la manoj nun
Sub nia verda stel',
Formiĝu per la manoj nun
De l' am' la bela ĉen'.

Refreno:

Do kunigitaj per la am'
Amikoj estu ni,
Ligitaj kune per la ĉen',
Amikoj restu ni.

Refreno:

Ĉar vivos nia ideal'
En vera amikec',
Ĉar vivos nia ideal'.
Por tuta estontec'.

kanto_de_l_revido.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)