Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_la_herezuloj

Kanto de la herezuloj

Muzikomelodio de: Hinaus, in die Ferne
Esperanta tekstoOtto BREDDERMANN
Tipotraduko
Originala titoloDie Kirchenglocken läuten
Originala tekstoOlly ALTMANNS

Teksto

Anoncas la dimanĉon
Preĝeja sonorad'.
Kaj nur la herezulo
Ne sekvas al preĝad'.
Migrula ar'
Evitas gaje ĝin,
Ĉar tia murmurado
Neniam savos nin.

La mastro de l' drinkejo
Kun malfermita man',
Montriĝas tre zorgema
Por laborista san'!
Migrula ar'
Evitas gaje lin,
Ĉar brando kaj biero
Ja nur sklavigus nin.

Sed funde en arbaro
Libera kunlabor'
Instigas la proletojn
Katenojn ĵeti for.
Laboristar'
Malservutiĝu jam.
Kaj ĝia plenlibero
Jen nia la program'.

kanto_de_la_herezuloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)