Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | J. G. Hientzsch |
---|---|
Muziko | Wolfgang Amadeus MOZART? |
E-teksto | L. L. ZAMENHOF |
Kantas | Internacia Esperanto-Ĥoro |
Muziknotoj | Originala ĥoranĝo (el Mozart?) por 4-voĉa gea ĥoro SATB. |
Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante,
Nia bela harmoni'!
Al la Dio kantu gloron:
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel'?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel'!
Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento.
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort'.