Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Várnay Zseni |
---|---|
Muziko | Szabó Ferenc |
E-teksto | 1-a strofo: Kálmán KALOCSAY -- 2a, 3a kaj 4a strofo: Tóka - Horváth |
Hungara titolo: Pajtás, daloljunk szép magyar hazánkról!
Junulara patriota kanto, populara en la 70-aj / 80-aj jaroj.
Kantu ni kune, pri la patrolando
Pri la lulilo, pri nia patrin' .
Flugu la kanto pri l' ebeno vasta,
Kiu donas riĉon ja sen lim' .
Refreno:
>Nias ĉi ter' , vasta kampar' ,
Kun spikoj, kun floroj, nia trezor' .
Flugu la kanto pri l' ebeno vasta,
Tra montoj, valoj - al la fora for!
Pri la belega patroland' ni kantas,
kie karesis nin patrina kor' !
Flugu kanto al ebenaĵo granda,
Tie fruktas abunda trezor' .
Refreno:
Nia 'stas ter' , arbar' , kampar' ,
Spikaro, floraro por ni kreskas.
Pri la belega patroland' ni kantas
En rosa valo, printempa arbar' .
Vortoj, heroldu virtojn de heroo
ĉirkaŭsidante flamojn en la val' ,
Ili por via feliĉa vivvojo
sin perdis en kuraĝa batal' …
Refreno:
Nia 'stas ter' , arbar' , kampar' ,
Spikaro, floraro por ni kreskas.
Pri la belega patroland' ni kantas
En rosa valo, printempa arbar' .
Venu saluti liberan popolon
kante, dancante solenu vi ĝin.
Inter la sunradiaj kampofloroj
la feliĉa, gaja infanar' .
Refreno:
Nia 'stas ter' , arbar' , kampar' ,
Spikaro, floraro por ni kreskas.
Pri la belega patroland' ni kantas
En rosa valo, printempa arbar' .
- ls -