Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kantu_al_mi

Kantu al mi

Esperanta tekstoG. L. BROWNE
Tipotraduko
Originala titoloSing Me to Sleep
Originala tekstoClifton BINGHAM

Teksto

Kantu al mi en nokta hor',
donu forgeson pri dolor';
longa la tago, laca mi —
Dormen lulante kantu vi!
Kantu al mi! De vivorand'
konduku min al revoland';
nur via voĉo sonu jam
dolĉe kantante pri la am'!

Rekantaĵo:
Lace mi iras, solpilgrimant',
vin mi sopiras, vin kun la kant'.
Peza la koro, kara, sen vi,
ne iru for, do, kantu al mi.

Kantu al mi pri feliĉec',
restas nur vi el pasintec';
via kantado ĉarmas for
ĉian doloron el la kor';
kantu al mi! Mi amas vin,
el ĉiuj vin — nur sole vin.
False jam montris ĉio sin;
nur Di' kaj vi ne trompas min!

kantu_al_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)