Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | St. C. Foster |
---|---|
E-teksto | P. Bennemann |
Origina titolo | My old Kentucky home |
MIDI | kara_kentucky_land.mid |
La negroj ĝojas en la Kentucky-land,
ĉar brilas la somera sun’.
Herbejoj floras kaj en la foliar’
sonas ĉiam birdaj kantoj nun.
Infanoj ludas senzorge ĉa l’kaban’,
gajege sen melankoli’,
sed iam frapos malĝojo al la pord’
nur por vi Kentucky-land, por vi.
Ploru ne negrino ĉe la kampara rand’,
sed eksonu kanto pri la Kentucky-hejm’,
pri la kara malproksima land’.