Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kareo

Kareo

Teksto

Kareo, kareo, kareo
mia plej amata manĝaĵ'!
Kareo, kareo, kareo
mia plej amata manĝaĵ'!
Tikle ravas min la sorĉ-aromo,
tentas min mistera la kolor'.
Vin ne eblas nomi gastronomo,
se nur mankas vin kare-ador'.
Sole kareon ĉiam manĝi
volas mi, volas mi!
Sole kareon ĉiam manĝi
volas mi, volas mi!

Kareo, kareo, kareo
mia plej amata manĝaĵ'!
Kareo, kareo, kareo
mia plej amata manĝaĵ'!
Belulin' alloga ŝi ne estas
(vi ne irus kun ŝi al altar').
tamen ja genia ŝi majestas
en kare-kuiro sen kompar'.
Tial kuraĝe ŝian manon
petis mi, petis mi!
Tial kuraĝe ŝian manon
petis mi, petis mi!

Kareo, kareo, kareo
mia plej amata manĝaĵ'!
Kareo, kareo, kareo
mia plej amata manĝaĵ'!
Por matena manĝo kaj tagmanĝo
frandas mi kareon kun edzin';
Eĉ konkure dum vespera manĝo
ni kareon manĝas laŭ destin'.
Ni havos kare-flavan bebon,
timas mi, timas mi!
Ni havos kare-flavan bebon,
timas mi, timas mi!

Poŝtelefone

Tonsilabe

Eksteraj ligoj

1)
aŭtora permeso por publikigo ricevita
kareo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)