Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kial_vi_junulet

Kial vi, junulet´

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloŠkoda ťa, šuhajko
E-tekstoJoachim GIESSNER
Kantasmiksita kantista ĥoro Cantica

Vidu ankaŭ Domaĝe, knabo kaj Granda superakvo

Teksto

Kial vi, junulet’, loĝas trans rivero?
Akvo ponton prenis, estas nun danĝero.

Se al vi irus mi, havus vi nur ploron,
larmojn forviŝus vi, sentus kordoloron.

Venu, nur, junulet’ je dimanĉmateno:
por ĉapel’ majoran’ estos ĉe la veno.

Kun plezur’ irus mi al vi, koranĝelo,
se vi nur vekus min je l’krepuska helo.

kial_vi_junulet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)