Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kie_ekvenas_a_paco

Kie ekvenas la paco

MuzikoKrysztof Daletski
Esperanta tekstoKrysztof Daletski
Tiponova teksto

Kanto pri kuraĝo necesa por ekiri la vojon al paco.

Teksto

Kie iu komencas silenti
En ŝtormo de vortoj malamaj,
Kaj ne timas siajn proprulojn,
Kunkrias ne:
Tie povas ekveni la paco.

Kie iu komencas paroli
Je interrilatoj rompitaj,
Kaj ne timas siajn amikojn,
Sin ĝenas ne:
Tie povas ekveni la paco.

Kie iu komencas kompreni
Bezonojn de l' alia flanko,
Kaj serĉas interkonsenton,
Ĉesigas ne:
Tie povas ekveni la paco

Eksteraj ligoj

kie_ekvenas_a_paco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)