Uzantaj iloj

Retejaj iloj


knab_kantadis_sur_eta_mont

Knab’ kantadis sur eta mont’

Teksto/MuzikoJeppe ÅKJÆR
E-tekstoH.E. JENSEN

Origina teksto: Ole sad på en knold og sang

Teksto

Knab’ kantadis sur eta mont’,
La la la la la la la la la la,

En la mezo de l’ ŝafa rond’,
Tra la la la la la la la.

Siblis vento kaj flugis nub’
kaj sopiris la kor' de l’ bub’!

Al la hejmo per ampostul’
ligis lin la patrin-okul’.

Tamen sentas li em la kor’:
ne satiĝas li per memor'.

Nun forkuris li de l’ ŝafar’,
staris fine ĉe l’ granda mar'.

Fluis larm’ en okula bril'
nun li staris ja sem baril'.

Forveturis li sur la mar’,
gapas post li la ŝafa ar'.

Ne komprenas la ŝafa rond’
flugon super la blua ond’.

knab_kantadis_sur_eta_mont.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)