Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | John_Lennon |
---|---|
Esperanta teksto | Vytautas ŜILAS |
Tipo | traduko |
Originala plenumo | The_Beatles |
Originala teksto | John_Lennon |
Laŭ melodio “Happy Xmas” (1971) de John_Lennon.
La tekston sendis al la kantarovikio V. Ŝilas en Kristnasko 2016-2017.
Sciigo mirinda
Al ĉiu naci`:
Jesuo naskiĝis
Por ĉiu el ni!
Jesuo naskiĝis
En lum` de esper`
Kun signo de amo
Kaj paco sur ter`.
Refreno:
Ĉu faris ni ĉion laŭ Dia ordon`,
Ke ĉesu militoj kaj regu nur bon`?
La sankta Kristnasko inspiras al far`:
Agadi per amo dum tuta la jar`.
Novjare ni fartu
Kun ĝojo en kor`
Pri vivo honesta
Sen tim` kaj dolor`.
Ni voju laŭ Kristo
Tra ĝoj` kaj ĉagren`
Al helo kaj belo
Kaj homa kompren`.
Refreno:
La sankta Kristnasko inspiras al far`:
Agadi per amo dum tuta la jar`.
Regu paco, regu amo, regu homkompren`o! 2-foje