Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Miloš Raveň |
Origina titolo | Kukulienka, kde si bola |
MIDI | kukolet_kie_vi_kauxris.mid |
Kukolet', vi kie kaŭris,
dum la frosta vintro daŭris.
Hajaja, kukuku, sidis mi en fagotru'.
Sur la kverko mi bivakis,
kie karo lignon hakis.
Hajaja, kukuku,sidis mi en fagotru'.
Sidis mi sur benko-alo,
kie ŝuojn flikas karo.
Hajaja, kukuku, sidis mi en fagotru'.