Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Marŝas ni en la nokt' profundo
Kun man' en la man',
Aŭskultante' je dorm' de l’mondo
Kun man' en la man'.
Al ni vojon diras stelfirmament'
Ni marŝu kun mano en man'.
Marŝas ni en la pal' aŭrora,
Kun man' en la man',
Martelante sur ter' sonora,
Kun man' en la man'.
Fidon sentas ni al nova maten'.
Ni marŝu kun mano en man'.
Marŝas ni sub la suno fajra,
Kun man' en la man',
Enspirante en polvo arda,
Kun man' en la man'.
Forgesitaj sek', soif' kaj malsat',
Ni marŝu kun mano en man'.
Marŝas ni, dum vespero venas,
Kun man' en la man'.
Nian celon ni ekatingas,
Kun man' en la man'.
Finsaluton sendas ni al la sun'
Ni marŝu kun mano en man'.