Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_amo_neniam_finigxos

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La amo neniam finigxos (L'amore non avrà fine)

MuzikoAlberto Flavio FULGONI
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoChiara ZINALI
Tipotraduko
Originala plenumoDalita AVANESSIAN
Originala tekstoAntonella BRACCIA

Teksto

Ĉi-nokte mi volas skribi ion
Ĉar mi bezonegas vin
Feble la luno lumigas jam
Blankan paperon kaj min
Direndas ja tiom da aferoj, ke
Ja ne sufiĉos la ink'
Vizaĝe larmo ekaperas
La mano viŝos ĝin tuj.

Mi perdas min, kiam mi pensas vin
Ĉar vi ne estas tie ĉi
Mi volus provi brakumi vin
Bonvole restu apud mi
Kaj en mia animo jen la vaku'
La flamo estingiĝas jam
Bruligas mi ĝin denove nun
Kaj vi reaperas ĉe mi.

Refreno
Mi petas, restu kun mi
Ĉar mi bezonegas vin
Iu sentiment' granda
Nin ligas
Nin strecas
Solviĝos neniam.
La amo neniam finiĝos
Nek disigonta estas nin
La lumo en via rigardo
Min igas bonfarti
Ĝi estas kun mi.


Suferon deziras plu
Nek mi nek certe vi mem
Mi sentas, ke via kareso
Ja tanĝas mian koron
Batantan ĉiam pli.
La amo ne, ne finiĝos iam,
Naskiĝas ĝi en nia kor',
La estontec' proksimas
Kaj la sunleviĝo ja surprizos nin.

Mi tre soifas pri vivo jam
Por vi valoras la sam'
La lun' lumigas mian eston jam
Kaj supre kreskas la sun'.
Mi jam malkovris vian amon kaj
Ĝi estos ĉiam en mia kor'
Ridetas mi je la certo, ke
Vi estas mia eternec'.

Refreno
Mi petas, restu kun mi
Ĉar mi bezonegas vin
Iu sentiment' granda
Nin ligas
Nin streĉas
Solviĝos neniam.
La amo neniam finiĝos
Nek disigonta estas nin
La lumo en via rigardo
Min igas bonfarti
Ĝi estas kun mi.


Suferon deziras plu
Nek mi nek certe vi mem
Mi sentas, ke via kareso
Ja tanĝas mian koron
Batantan ĉiam pli.
La amo ne, ne finiĝos iam
Naskiĝas ĝi en nia kor'
La estontec' proksimas
Kaj la sunleviĝo ja surprizos nin.

la_amo_neniam_finigxos.1449605688.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)